Rimaĵoj, kopiitaj el retpaĝoj, por eviti perdon se la retejo estonte fermiĝas...

Unu du, mia ŝu'

Unu du, mia ŝu',
Tri kvar kvin, serĉu min,
Ses sep ok, blanka kok',
Naŭ kaj dek, kapro faras mek mek mek

Hipopotamo

Hi-po-po-po, hi-po-po-po, hi-po-po-po-tam’
trotas takte, trotas takte, laŭ tamtam’.

Parolante tiujn ĉi ritmajn vortojn, oni mem marŝu laŭ la takto, portante la infaneton.
Rømmesmo diras pli korekte “hi-po-po-tam’”, sed nia filineto preferas la pli ritman version kun la triobla “po”...

Rajdu sur ĉevalo

Rajdu sur ĉevalo, rajdu en galop’,
rajdu, rajdu, rajdu,
rajdu, rajdu – stop!

Oni portu la infaneton ĉe sia brusto, sur la dorso sur la ŝultroj, kaj fine haltu subite.
Laŭ Rømmesmo.

el http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm